- PLANO 1) PUBLIKA ESPERANTO-BIBLIOTEKO
Urbo Herzberg konsentis, ke tre baldaŭ eblos instali specialan
Esperanto-sekcion en la publika urba biblioteko. Temas pri almenaŭ
70-metra librobretaro, kiu ebligos prezenti tie riĉan kolektaĵon.
- PLANO 2) BLINDULA BIBLIOTEKO
Urbo Herzberg kaj Interkultura Centro Herzberg helpeme akceptis transpreni
de la ĝisnuna prizorganto Rob Moerbeek el Nederlando la blindulan
bibliotekon, kolekton de la brajlaj materialoj, kiuj alvenis el Rotterdam
kaj estas provizore deponitaj en la malnova urbodomo. Laŭ esperoj ankaŭ
tiu grava kolekto baldaŭ trovos sian hejmon en taŭga loko kaj povos
ekfunkcii prunto-servo.
-PLANO 3) INTERNACIA ARKIVEJO
Laŭ planoj, en la jaro 2015 eblos ekuzi ejojn de iama baza lernejo en
Herzberg/Sieber kiel Esperanto-arkivejon por taŭge solvi tie la stokadon
de konservendaĵoj.
HELPANTOJ, honoroficaj homfortoj estos vere bezonataj, ekz. por min.
1-2-semajnaj periodoj. Laŭ interkonsento por certa tempo ni povos oferti
senkostan tranoktadon en la "Esperanto-loĝejo" (Volontulejo), en specialaj
kazoj ni povos pagi iom da poŝmono.
ADOPTU BRETOJN, BRETARON:
SUBTENU la urbon, kiu multe subtenas Esperanton! Via donaco estos ankaŭ
naskiĝtaga donaco al la 10-jara Interkultura Centro Herzberg, kiu realigis
kaj realigadas multon por krei Esperanto-urbon, servi la Esperanto-movadon,
instrui kaj informadi la publikon pri la internacia lingvo.
Anticipe ni dankas al vi pro via helpemo, bonvolema, rapida subteno!
Amike kaj samideane salutas vin nome de la estraro, Petro Zilvar, Harald
Mantz, Zsofia Korody.
http://esperanto-urbo.de